Ajskhylos
EL «AGAMEMNONO»

(Okazas en Argos, antaŭ la palaco de la Atreidoj. Agamemnono venke revenas el la Troja milito hejmen.)

AGAMEMNONO
La hejmon mi enpaŝas nun, fajrejon mian praan,
kaj sendas vortojn de dankem' unue al la dioj,
kiuj, portinte iam for, min rekondukis hejmen.
Nur, kiu akompanis min, la Venko plu fidelu!
KLYTAIMNESTRA (veninte el la reĝa palaco)
Ho civitanoj de la urb', olduloj respektataj,
jen, mi ne hontas antaŭ vi konfesi, kiel firme
al mia edzo mia kor' fidelas; tiel, fine,
pudoron oni perdas do! Aŭskultu, kiom multe
da turmentego havis mi — ĝin ne laŭ fam' mi konas —
dum tiu ĉi en malproksim' sub Ilion' batalis.
Jam sole tio, ke l' edzin', ŝirita disde l' edzo,
solece sidas en la hejm', sentiĝas amarega,
kiam l' orelojn tiom da sciigoj sombraj trafas:
apenaŭ venis ja sendit', tuj sekvas jam alia
kun famo eĉ multege pli timiga por la domo.
Se mia edzo estus jam murdita tiomfoje,
kiom da fojoj ties fam' alvenis, pli multnombre
li havus truojn sur la korp' ol la fiŝkapta reto,
kaj se lin tiomfoje mort' faligus, kiel famis,
li, kiel nova Geryion trikorpa, povus diri,
ke teran ŝelon havis li trioblan, kaj suferis
apartan morton ĉiu el la trio de ĉi korpoj.
Tiel skuiĝis mia kor' pro la teruraj famoj,
ke maŝon ĉirkaŭ mia kol' mi plektis jam kaj tiun
malligi de mi sole kun perforto oni povis.
        (Al Agamemnono)
Jen kial nun ĉe mia flank' ne staras, kiel decus,
la fόo, la garantiaĵ' de nia ama ligo,
Oresto. Kaj ne devas vi pro tio iel miri:
fidela amik' de nia dom' el Phokis lin edukas...
— — — — — — — — — — — — — — —
Tiel sekiĝis al mi jam la laciĝantaj fontoj
de larmoj, ke ne restis plu eĉ unu sola guto.
La lumon perdis miaj du okuloj, fermiĝantaj
malfrue, ĉar mi gvatis pri la tarda fajrosigno
inter lament' eterna, kaj eĉ se mi ekdormetis,
min jam eĉ la zumanta kul' per la brueto softa
tuj vekis, tiom ĉirkaŭ vi mi sonĝis da minacaj
danĝeroj, jam pli multajn eĉ ol la minutoj dormaj.
Nun, tolerinte kiel hund' fidela de la domo,
per kia nom' la edzon mi salutu tristforgese?
Lin nomi firma domgardant' aŭ nia ankro mare,
kolon' domtena, sola fil' de patro grizsiĝinta,
terpeco aperanta al ŝipul' neesperate,
radio brila de la sun' ekluma post tempesto,
por soifbrula pilgrimant' fontakvo refreŝiga,
aŭ ĉio, kio en la plag' donacas bonon, savon?
Jen kiel indas la salut' al mia edzo glora,
pro tio ne akuzu min envie! Tro sufiĉe
ni jam suferis! Ho anim' tre kara, nun descendu
de la batala ĉaro, sed, ho reĝ', la Trojo-tretajn
piedojn al vi tie ĉi terpolvo ne ektuŝu!
Knabinoj, kie tardas vi? Ĉu do mi ne ordonis,
ke estu trabrodita per tapiŝoj lia vojo?
Tuj al li kovru do purpur' la padon de la plandoj!
Tiel akceptu rajte lin la dom' neesperata.
Ceteron per viglema zorg', se helpos mia dio,
mi prenos laŭ la rajto kaj laŭ la konveno deca.
AGAMEMNONO
Idin' de Leda, gardantin' zorgema de la hejmo,
konforma estis ĉi parol' al mia forestado,
tiom ĝi estis longa, sed la laŭdo pri mi, por ke
ĝi estu ĝusta, devas ja deveni de aliaj.
Vi mem do ne dorlotu min kiel virinpersonon,
per tiaj vortoj de humil' ne volu min saluti,
falinte al la tera polv' en manier' barbara.
Nek mia vojo pro l' purpur' fariĝu enviata,
honor' de tia pompo ja konvenas nur al dioj.
Piedojn miajn meti do sur tiujn ĉi broditajn
tapiŝojn kiel risku mi sentime, mortemulo?
Honoru kiel homon min, ne kiel ian dion,
sonoros ankaŭ sen la pomp' de la piedtapiŝoj
la famo pri mi. Kaj donac' plej alta de l' ĉielo
ja estas la prudenta mens'. Feliĉas, laŭ mi, tiu,
kiu travivas en beat' kvieta sian vivon.
Jen kion, por animtrankvil', konfesas mi kaj faras.
KLYTAIMNESTRA
Sed opinion mian do ne kontraŭdiru tiel!
AGAMEMNONO
Eksciu, ke ne ŝanĝos mi ĉi opinion mian.
KLYTAIMNESTRA
Ĉu vi promeson ĵuris do, aŭ vin la timo regas?
AGAMEMNONO
Pripense, pli ol iu ajn alia, mi decidis.
KLYTAIMNESTRA
Kion Priamo farus post triumfo tia, diru!
AGAMEMNONO
Mi kredas, sur purpurtapiŝ' orgojle li paŝadus.
KLYTAIMNESTRA
Do ne aŭskultu ankaŭ vi pri malaprob' de l' homoj.
AGAMEMNONO
Potencon grandan havas voĉ' de la popolo, kredu!
KLYTAIMNESTRA
La hom' sen ia enviul' eĉ ne meritas tian.
AGAMEMNONO
Ne estas dece al virin' sopiri je batalo.
KLYTAIMNESTRA
Esti venkita decas al la triumfant' feliĉa.
AGAMEMNONO
Por vi ĉi tio estas venk' tiele dezirata?
KLYTAIMNESTRA
Ho cedu, per memvola ced' vi havos la triumfon!
AGAMEMNONO
Se tiel vi deziras, nu, oni mallaĉu miajn
sandalojn, ĉi fidelajn du servistojn de l' piedoj.
            (Servistino mallaĉas liajn sandalojn.)
Ho nur okulo el ĉiel' envie ne rigardu,
se mi al ĉi purpurtapiŝ' surmetos la piedon.
Sur la pompante luksa vic' de l' riĉaj, multekostaj
tapiŝoj treti la anim' treege al mi tremas.
Pri tio ĉi sufiĉe jam.
            (Li descendas, surmontras Kassandran)
                        Kaj ĉi knabinon fremdan
akceptu kun bonvola kor'. Rigardas ankaŭ Dio
favore el ĉiela tron' al la regantoj mildaj.
Ŝi estas elektita flor' el multe da trezoroj,
ŝi venis kun mi kiel gajn', donaco de l' milito.
Sed nun mi iras jam, ĉar min persvadis viaj vortoj,
al la palac' tretante per piedoj la purpuron.
            (Lante li iras ale al la palaco sur la tapiŝoj.
            Kassandra restas sur la ĉaro, profunde enpensiĝinte.)

KLYTAIMNESTRA
Lontanaj maroj — kiu do elĉerpi tiujn povus? —
nutradas sukon de purpur', la orvaloran, ĉiam
sin novigantan re kaj re, ornamon de la vestoj.
Per dia graco, bona edz', ni havas aĉetpovon,
ĝis nun neniam nia dom' ekvidis la mizeron.
Purpurtapiŝojn, kiom ajn, mi estus oferinta,
se la aŭguroj tion ĉi de mi dezirus iam,
por elaĉeto de la sav' de via kara vivo...
— — — — — — — — — — — — — —
Ho Zeŭs, ho vi perfekta Zeŭs! Plenumu mian preĝon
kaj bone zorgu, kion vi plenumi al mi devas!
            (Ŝi foriras post Agamemnonon.)
KASSANDRA
Ho ve, jen kia fajro, ve, la flam' al mi kuregas,
ho ve, Lykia Apollon, ho ve jam, ve jam al mi!
Ĉi dupieda leonin', dum ŝia nobla masklo
forestis, federiĝis kun virlupo, kaj mortigos
min kompatindan; kiel se balzamon ŝi preparus,
al la sekreta sorĉtizan' ŝi miksos mian sangon,
kaj fanfaronas dum akrig' de glavo por la edzo,
ke kontraŭ li pro mia ven' ŝi faros venĝon sange.
Kial do porti ĉion ĉi plu kiel ridindaĵojn?
Kial do vi, bastono, kaj vi, harruband' aŭgura?
Kial? Mi neniigos vin nun antaŭ ol mi mortos,
pereu do, kaj poste vin mi sekvos mem peree.
Aliajn feliĉigu jam de nun malbeno via!
            (Ŝi forĵetas sian pastrinan bastonon kaj kronon,
            kaj deŝiras de si ankaŭ la pastrinan veston.)

Ja estas Apollono mem, li mem, kiu senigas
min de ĉi vest' aŭgura, li, vidinta tiomfoje,
kiel en tiu ĉi ornam' amikoj, malamikoj
kiel frenezan mokis min, konsentaj en ĉi unu.
Kaj mi toleri devis, ke, simile sorĉistinon
vojvagan, oni nomis min almozulin' malsata.
Kaj nun l' aŭgura dio min, aŭguristinon igas
perei, kaj, por morta fat', li portis min ĉi tien.
Anstataŭ l' patra altaro min atendas buĉobenko,
por ke ĝin pentru la purpur' de mia svarma sango.
Sed tamen mi ne mortos ja de l' dioj forgesite!
Alvenos aliulo kaj revenĝon pro mi faros,
li pagos, patrinmortigant', por morto de la patro,
li venos kiel vagabond' patrujperdinta hejmen,
por ke per li kulminu vic' de l' damnaj agoj gentaj;
lin vokos la petega voĉ' de la mortinta patro.
Sed kial mi suspiru plu kaj kial mi lamentu?
Mi, kiu vidis, kiel urb' de Trojo foje falis
en polvon for, kaj kiel nun la venĝo de la dioj
per plag' la detruintojn kaj venkintojn same trafas?
Min vokas fat', mi iras jam, mi estas preta morti.
Ĉi tion sankte granda ĵur' de dioj ja ordonis.
Kiel la pordon de Hades' salutas mi ĉi pordon,
kaj mi deziras sole, ke la hako bone trafu,
kaj, dum en la facila mort' forfluos mia sango,
okuloj miaj sen barakt' fermiĝu en kvieto.
            (Lante ŝi ekiras al la pordo de la palaco.)
ĤORESTRO
Ho malfeliĉa povrulin', sed rara saĝulino,
tiriĝis longe via dir'! Sed se vi tiom scias
la propran sorton, kial do aŭdace al altaro
vi kuras kiel oferbov' pelata de la dioj?
KASSANDRA
Nenie sav', amikoj, do por kio mi malfruu?
ĤORESTRO
Karega estas ĉe la lim' de l' vivo eĉ minuto.
KASSANDRA
Hor' batis. Tie ĉi la fuĝ' valoras jam neniom.
ĤORESTRO
Vian fatalon via kor' kuraĝa mem elvokas.
KASSANDRA
Trankvilanime morti, jen konsol' de mortemulo.
ĤORESTRO
Konsolon tian ne person' feliĉa aŭdas, certe.
KASSANDRA
Ho ve, ve, mia patro, ve, ve, viaj idoj noblaj!
            (Ŝi paŝas ale al la palaca pordo,
            sed subite sin returnas timiginte.)

ĤORESTRO
Ha kio? Kia timo vin do tiel reŝancelas?
KASSANDRA
Ho ve, ve!
ĤORESTRO
Kial ĉi veoj? Kio do teruris vian koron?
KASSANDRA
Odor' de vaporanta sang' haladzas el ĉi muroj!
ĤORESTRO
Odoras jam la oferaĵ' de la altaro doma.
KASSANDRA
Vaporo putra, kvazaŭ ĝi leviĝus el la tombo!
ĤORESTRO
Vi pravas, ĉi palaco ne balzamon siran spiras.
KASSANDRA
Mi iras jam, ploregi mi interne povos same
pri mi kaj pri Agamemnon'. La viv' al mi sufiĉas.
Ho bonaj homoj!
Plu kiel timigita bird' lamenti mi ne volas;
sed miaj atestantoj vi mem estu, se mi mortos,
se pro mi, pro virino jam pereos la virino,
kaj se en polvon pro la vir' la edz' de l' monstro falos:
ĉi tion de vi petas mi por adiaŭ-donaco.
ĤORESTRO
Vin, povra kompategas mi pro l' sorto didonita!
KASSANDRA
Nur solan vorton en la viv' ankoraŭ nun mi havas,
pli ĝuste kanton de funebr'! Al vi, al via lasta
radio, Helios mi nun petegas: kiuj venĝos,
tiuj repagu tiam al murdintoj miaj same,
pro mi, pro la sklavino, nun viktim' malmultekosta!
Ho homa viv'! Jen pelas for radion de feliĉo
eĉ unu ombro, kaj se trist' nebulas la vivbildon,
facile tion viŝas for malsekigita spongo.
Ĉi tiu sort' eĉ estas pli amara ol la morto.
            (Ŝi enpaŝas tra la pordo de la palaco.)
ĤORO
La koro de homo neniam
fariĝas sate feliĉa.
El palac' kiel ajn riĉega kaj enviegata
neniu sendas for la feliĉon.
"Ne venu ĉi tien" — kiu do dirus?
Jen, al li la ĉielo detrui ja donis
la murojn de Priamo,
kaj nun li revenis, respektata de Zeŭs,
sed ho, se puniĝos li pro la sango praa,
kaj se l' mortinto denove pretendos
pro l' morto la morton por la revenĝo,
kiu do diros fanfaronante,
ke sen tristo li vivas?
AGAMEMNONO (el la palaco)
Ho ve, la bat', la murda bat', ĝi trafis min mortige!
ĤORESTRO
Aŭdu, kiu kriis do pri ricevita murda bat'?
AGAMEMNONO
Ho ve, denove ve al mi, min ree trafis bato!
ĤORESTRO
El la ve' de l' reĝ' mi vidas: plenumita jam la far',
ni do interkonsiliĝu, kiel ĝuste agi nun?
DUA OLDULO
Jen mi prezentas al vi do ĉi opinion mian:
al la palac' rapide ni kolektu la popolon!
TRIA OLDULO
Pli bone estos, kredas mi, penetri tuj internen,
murdinton kun la sanga glav' ĉe l' freŝa faro kapti.
KVARA OLDULO
Ĉi tiun opinion mi dividas! Mi aprobas,
ke tiel agu ni, ĉar plu heziti ni ne rajtas.
KVINA OLDULO
Jes, estas evidente, ĉar jam ĉiuj signoj montras,
ke tio ĉi nur la prelud' estas de l' despoteco.
SESA OLDULO
Ĉar ni nur malfruadas, dum laŭ ili tre malglore
heziti, kaj ilia man' ververe ne ripozas!
SEPA OLDULO
Mi hezitadas ja, kaj mi konsili ne kapablas.
Se ni preparas nin por ag', antaŭe ni pesadu!
OKA OLDULO
Pri tio mi insistas mem; cetere nia vorto
ja tiun, kiu mortis jam, plu vivi ne revekos.
NAŬA OLDULO
Ĉu tiel do ni kroĉas nin poltrone al la vivo,
ke al malpurigantoj de l' palac' ni submetiĝos?
DEKA OLDULO
Ni ne toleru! Morti ja centoble pli valoras!
Pli dolĉa estas eĉ la mort' ol la despot-arbitro.
DEKUNUA OLDULO
Sed ĉu ni havas certon, ĉu ni povas certe scii
el tiu vekriado, ke la reĝo vere mortis?
DEKDUA OLDULO
Dum la nescio de la far' ne estas kaŭz' koleri;
ne estas ja egale, ĉu ni scias aŭ suspektas.
ĤORESTRO
Ĉiu motiv' instigas nin alpreni ĉi prijuĝon,
ni pririgardu, kio do la Atreidon trafis.
      (La ĥoro ekiras al la palaco. Nun malfermiĝas
      la pordo kaj vidiĝas la palac-interno. Agamemnono
      kuŝas mortinta en arĝenta bankuvo, kovrite per purpura tuko.
      Proksime al li kuŝas la kadavro de Kassandra. Apude
      staras Klytaimnestra kun sangogutanta hakilo en la mano.)

KLYTAIMNESTRA
Parolon mian, kiun ĵus sufloris mia stato,
nun jam sen ia hontoruĝ' malkaŝe mi dementas.
Kiel alia eblus ja amikon nian falsan
aŭ malamikon reti per la maŝoj de l' pereo,
tiele ke eskapi li ne povu plu el ili.
Finfine venis, eĉ se tre malfrue, la triumfo
plenplena de l' revenĝo jam delonge projektata.
Lin frakasinte, tie ĉi mi staras nun, venkinta!
Kaj tion jene faris mi — ja mi ne malkonfesos —
longegan tukon mi al li surĵetis, kiel reton,
riĉege faldumitan kaj pereoportan veston.
Forkuri li ne povis, nek defendi sin kapablis.
Dufoje mi ekbatis lin, dufoje li ekveis,
kaj falis teren. Kiam li jam kuŝis sterniĝinte
ankoraŭ la aldonon mi krommetis: trian baton,
kiele dankon al Hades', la reĝo de l' mortintoj.
Li falis, tiel kun stertor' elspiris la animon,
kaj la ekfluo de la sang', dum ĝi ekŝprucis supren,
aspergis per la gutoj min de sia sombra roso.
Kaj tiel mi ĝojegis nun, kiel ĝermanta grajno
de la semaĵo ĝojas pri l' tepida pluvobeno.
Nun do? olduloj de Argos, se plaĉas al vi, ĝoju,
ke tio ĉi okazis. Mi jubile ĝin anoncas.
Kaj se oferi trinkon por mortinto estas dece,
ĝi estas rajta nun, ho jes, eĉ ege kaj tro raĵta!
Kalikon de malbeno li plenigis per malbonoj
por ni, sed tamen ĝin li mem eltrinkis ĝis la fundo.
ĤORESTRO
Ni miras,. kiel via lang' parolas temerare
kun tiel fanfarona voĉ' super la edz' mortinta.
KLYTAIMNESTRA
Kiel virinon stultan, vi timigus min, sed tion,
kion vi vidas jene, mi neŝanceleble jesas,
egale al mi, ĉu vi ĝin laŭdadas aŭ riproĉas!
Jen kuŝas li, Agamemnon', iama edzo mia,
mortinte, kaj jen estas far' de mia dekstra mano,
juĝisto justa! La afer' ĉi-maniere statas.
ĤORO
Kia veneno, ho virino,
al vi la sangon ensorbiĝe saturis?
Ĉu la ter' ĝin kreis aŭ l' oceano,
ke vi furiozas tiel?
Vin trafos damno de ĉiuj!
Forpuŝos, ekzilos vin la popolo,
vin tiel oni malamos!
KLYTAIMNESTRA
Laŭ tio ĉi, min via juĝ' ekzilas. Kaj vi diras,
ke min malbenos la popol', malamos min la urbo,
sed eĉ per unu vorto ne riproĉas vi ĉi viron,
ĉi tiun, kiu, kvazaŭ li nur buĉus ŝafideton
el siaj kampoj riĉaj de bellanaj ŝafogregoj,
filinon sian propran, ho, plej dolĉan idineton
de mia kor' oferis, por ke l' ŝtormo kvietiĝu.
Kial ne lin ekzilis vi, por inde al li pagi
pro lia terurega far'? Ĉu tiel severege
vi juĝas nur pri mia ag'? Jen kion do mi diras:
vi vane minacadas min, neniel mi timiĝos,
armilon prenu, venku min, mi tiam submetiĝos.
Sed se alie tion ĉi destinas la ĉielo,
ja povas via olda kap' ellerni pli da saĝo!
ĤORO
Kia fiero kaj orgojlo
el vi parolas? Elverŝinte ĉi sangon,
ĉu vi kredas do kun mens' furioza,
ke ĝia makulo estos
ornamo sur via frunto?
Vin, malŝategan kaj senamikan
ja plagos bat' pro ĉi bato!
KLYTAIMNESTRA
Nu do, aŭskultu tiun ĉi plej sanktan mian ĵuron
per Dike, kiu venĝis pro l' filino, kaj per Ate
kaj Erynis, por kiuj ĵus ĉi tiun mi morthakis:
la timo en ĉi domon ne enmetos la piedojn,
dum fajron tie sur fajruj' Aigisthos ekscitadas,
kaj li inklinon, kiel nun, koregan havas al mi.
Li estas al mi forta ŝild', por teni min kuraĝa.
Jen kuŝas li, malpurigint' de mia sankta rajto,
jen kuŝas la amanto de l' Ĥryseisoj Ilionaj!
Jen ankaŭ la milita pred', la profetin-knabino,
kiu ripozis apud li ankoraŭ ŝipferdeke
kiel fidela kompanin'. Salajron sian ili
ricevis! Li mem tiel, kaj la amatino kara
de lia koro kantis ĵus lamenton sian cigne,
kaj ŝi defalis apud lin. Kaj jen do, kio portis
al mi la dolĉan spicon de l' plezuro de la venĝo...